TAZONES
Tazones, deklarita historia loko, estas malgranda fiŝkaptista vilaĝo en la municipo de Villaviciosa
(elp. Viljaviciosa), en la koro de la tiel nomata Komarko de la Cidro, de la Asturia Princlando.
Freŝdate ĝi estis konsiderata de fakaj ŝtataj institucioj kiel unu el la plej belaj vilaĝoj en Hispanio,
kvankam antaŭe ĝi estis jam konsiderata unu el la plej belaj en Asturio. La urbo situas inter du
montetoj, kaj ĝiaj ĝenerale malaltaj domoj, de unu du etaĝoj, estas aranĝitaj laŭŝtupe. Tazones
estis en la pasinteco grava haveno por ŝipoj dediĉitaj al la balen-kaptado. Ĝi vivis de tiu speco de
kaptado same kiel multaj aliaj de la Kantabra kornico kio konstituis prosperan komercon en la 16-a
kaj 17-a jarcentoj. En la apud-stranda rok-abunda tereno de la strando de Tazones, estas diversaj
piedsignoj de pasinta ekzisto de dupiedaj dinosaŭroj.
Sed viziti Tazones, ankaŭ estas vojaĝi tra tre malproksima epoko, kiu revenas al la jaro 1517, kiam
la historiistoj asertas ke ĉi tie elŝipiĝis la milit-ŝiparo de la juna Princo Karlo de Ganto, kiu fariĝis
reĝo Karlo la 1-a de Hispanio kaj Imperiestro de la Sankta Romia Imperio kiel Karlo la 5-a, la plej
potenca viro sur la tero en sia tempo. En tiu unua vojaĝo li venis el Flandrio por ekposedi la hisp-
anan kronon de la reĝlandoj de siaj geavoj, la Katolikaj Gereĝoj. La juna flandra, filo de Johana la
Frenezulino kaj Filipo la Bela, havis unikan akcepto de tiu humila fiŝkaptista vilaĝo, antaŭ kvincent
jaroj kiam la civitanoj de ĉi tiu marista urbo, konfuzis la alvenintojn kun piratoj. Post kiam lia Reala
Ĉeesto estis identigita, ĉio ŝanĝis, kaj la loĝantoj atentis laŭdece la junan imperiestron kaj lian sekv-
antaron, kiuj estis allogitaj de la gastamo de la homoj kaj de la beleco de la loko kien ili alvenis.
Post esti akceptata en Tazones la reĝo translokiĝis al Viljaviciosa, kie li pasigis kvar tagojn, restante
ĉe la t. n. Domo Casa de la Hevia-familio, kaj poste li daŭrigis sian iradon al Valjadolido, kie li ĵuris
kiel reĝo.
Post pasado de la jaroj tia hazarda alveno fariĝis festo kaj estas memorata ĉiujare dum la lokaj festoj
en monato Aŭgusto, honore al Sankt Roque, kaj deklarita Festivalo de Turisma Intereso de Astura
Princlando, kaj elvokas, per kvazaŭ teatra prezentado, la okazaĵon de la elŝipiĝo de la princo Karlo
kaj ties kelktaga ripozado en tiu vilaĝeto, samkiel la kutimojn de tiu 16-a jarcento kaj la tiamajn
personojn kun ĉi ties oficoj, kiel ekzemple tiu de fiŝkaptado, ellaborado de fiskaptiloj, tinkturado de
kandeloj, teksado de retoj, aŭkcio de fiŝoj aŭ rostiĝo de maraj specioj. Por tiu tatr-simila prezentado
de tiu historia momento, grandparto el la loĝantoj de la urbo kaj kelkaj kunlaborantoj de aliaj lokoj
masko-vestiĝas per kostumoj similaj al tiuj de la epoko de la reĝa vizito.
La sekvan tagon, la okazaĵo daŭras en la urbo Viljaviciosa, kun la piediro de la monarko kaj lia
sekvantaro tra la stratoj de la historia centro de la ĉefurbo de la municipo, kaj ankaŭ la prezentado
de gviditaj kaj dramigitaj vizitoj al la “Casa de los Hevia”, loko kiel jam dirite, laŭ la tradicio, la
reĝo restadis dum kvar tagoj, por la unua fojo en Hispanio.